»õ ÆäÀÌÁö 1

¾à ·Â
  Kompleksia
    Medicino
  Kompleksia
    Daignozo
  Kompleksia
   Akupunkturo
¡¡

Antauxparolo Nova medicina paradigmo Kompleksia Medicino
Ok Komplkesioj
Criticism of Traditional 

Antauparolo

¡°Impetan temperamenton vi havas,¡±
diris mi, silente palpinte pulson al pacientino sesdekdujara.
 
¡°Ahx! kiel vi scias? Cxu pulso montras ankaux temperamenton?¡±,
surprizite demandis sxia filo apudstaranta.

¡°Kompreneble, ne nur temperamenton. Via patrino interne havas grandan varmon kaj trinkas malvarman akvon ecx en tre akra vintro. Sxi havas denaske malfortajn renojn kaj vezikon.¡±


¡°Neniu ja povas mildigi impetan temperamenton de mia patrino. Sxia unu reno estis operaciita antaux dek jaroj, kaj sxi malbone dormas pro ofta nokta urinado. Nun evidentigxas, ke sxi havas tiujn kiel denaskajn problemojn.¡±

 

Kiu apude auxdus tian interparolon kun paciento, tiu eble rigardus min ne kiel kuraciston sanigantan homon, sed kiel studinton de telepatio aux fiziognomiko, aux kiel homon traktantan malsanulon per ia mistera magiajxo.  Sed per pulspalpo de paciento gajni informojn pri liaj gxenerala karaktero kaj fiziologia kaj patologia stato tute ne estas ia sorcxarto, nek tiel malfacilas al studintoj de kompleksia medicino.
 

Estas pli surpriza fakto, ke la uzata de mi kompleksia akupunkturo bazita sur kompleksia medicino elmontras sian neimageble miraklan efikon kompare kun klasika akupunkturo konata kiel cxina akupunkturo.

 

Maldesktra sxultro de la supre menciita pacientino tiel doloris sxin, ke sxi ne povis suprenlevi sian brakon nek ecx dormi nokte pro doloro. Sed sxi povis facile suprenlevi sian brakon tuj post mia unufoja akupunkturo. Kutime por kuraci tian pacienton per gxenerala akupunkturo necesas pli ol du semajnoj aux per okcidentmedicina rimedo pli longa tempo. Sxi plene resanigxis nur post mia kvinfoja kuracado.
 

Mi donas kelkajn ekzemplojn por komprenigi.

Estis paciento kvindekjara. Lia dekstra palpebro tute kovris la okulon en du aux tri tagoj pro perturbo de optika nervo. Ecx lia nigra pupilo flanken direktigxis kiel tiu de strabulo kaj subite aperis simptomo de duobla vidigxo. Li do vizitadis famajn okulistojn unu post la alia kaj fine rekomendite al operacio venis al mi.

Nur mia unufoja akupunkturo duone suprenlevis lian palpebron jam en la sekva tago. Kvar aux kvin tagojn da kuracado lia palpebro plene resanigxis kaj en la sepa tago lia pupilo revenis al sia loko kaj li jam povis normale vidi.        
 

Estis paciento sesdekjara, kiu suferis dikintestan kanceron. Cxirkaux kvin monatojn post la operacio aperis la simptomo, ke li ne povis engluti mangxajxon tra gorgxo, nek ecx trinki akvon. Fine oni faris truon en lia ventro por enmeti mangxajxon. Li kun tia stato vizitis min.

Nur per mia unufoja akupunkturo li komencis trinketi sukon aux lakton kaj post unu semajno povis trinki cxiun trinkajxon kaj mangxi kacxon kaj post dek tagoj da kuracado povis jam mangxi cxion.

 

Estis paciento kvindekjara, kies oreloj konstante bruis. Li provis iel ajn kuracigi tion kaj vizitis multajn klinikojn, sed vane. Tamen li spertis tujan duonmalaltigxon de bruo post mia unufoja akupunkturo. Necesis nur unu semajno por finkuraci lin.

 

Estis junulo dudekjara. Li subite tordis sian lumbon kaj venis al mi sxultroapogate de amikoj. Lia doloro estis tiel terura, ke li ecx mem ne povis kusxigxi en liton. Tamen per mia unufoja akupunkturo li povis ellitigxi kaj klini sian kokson antauxen kaj malantauxen. Tiu kuracefiko estis nekredebla por la malsanulo mem. Li propraforte iris hejmen en admiro de la helpintaj amikoj.

 

Krom tio, iu paciento suferis teruran kapdoloron pli ol du semajnojn kaj regule vizitis klinikon de okcidenta medicino, sed la doloro persiste dauxris. Tamen gxi tuj malaperis nur post unufoja akupunkturo.
Iu paciento sencxese singultis du tagojn kaj liberigxis de tio per unufoja akupunkturo. Iu pacientino vekigxis nokte kvar fojojn por urini kaj ne povis ja dormi. Post unufoja akupunkturo sxi vekigxis nur unufoje kaj plene sanigxis post kvintaga kuracado. Tiaj ekzemploj estas sennombraj.

 

Cxi cxiu sukcesa kuracado atribuigxas ne al mia kuracista kompententeco, sed al mirakla efiko de unika kompleksia medicino kaj kompleksia akupunkturo surbazita sur la Saama akupunkturo, kiujn kreis koreaj elstaraj medicinistoj.   

Ne estas dubinde, ke gxis nun akupunkturo estas konsiderata nur kiel cxina akupunkturo bazita sur tradicia cxina medicino. Sed vi nun renkontos per cxi tiu libro novan kaj mirindan medicinsistemon, pri kiu eble vi neniam estis informita antauxe.

 

Tio estas korea unika kompleksia medicino, kiu originas el tradicia cxina medicino sed formas novan medicinsistemon per tute alia teorio, kaj estas tia fierinda kulturheredajxo, kiun Koreio povas elmontri al la mondo kune kun tekondo, korea tradicia batalarto.

 

Vi lernos ne nur pri la diferencoj inter tradicia cxina medicino devenanta de la antikva Cxinio kaj tradicia korea medicino specife evoluinta en Koreio, sed ankaux pri tio, kiel diversaj cxinaj antikvaj teorioj kritikigxas kaj malsame aplikigxas al korea medicino.

Esperante, ke korea unika kompleksia medicino kontribuos al la sano de la homaro   
 

»õ ÆäÀÌÁö 1

Kwangmyong 2 dong 50-5, Kwangmyongshi, Kyonggido, Korea.    

Tel : 02-2682-3456 Fax : 02-3666-7434          

Copyright ¨Ï 2001 by Yedam Oriental Medicin Clinic all rights reserved. 
webagent Markpeche co.,Ltd.